Elektrofaka klariga terminaro
en Esperanto

 

Antaŭparolo

 

         Dum la kompilado de ĉi tiu klariga terminaro mi klopodis uzi tiujn esprimojn, kiuj estas jam disvaste uzataj en la elektronika fako. La klarigoj ne ĉiam kongruas kun la Plena Vortaro, ĉar ĉi tie la klarigoj rilatas speciale al la elektroniko. Ekz. la vorto amplitudo povas esprimi ankaŭ mekanikan alternancon, tiel en PV oni povas legi ĝeneralan klarigon, uzeblan kaj por la mekaniko, kaj por la elektroniko.

Ankaŭ en la naciaj lingvoj ekzistas fakĵargonoj, MALLONGIGOJ, por ŝpari la tempon ĉefe en la parolado, kiam oni volas esprimi ion fakspecialaĵon. Tiel ankaŭ en esperanto oni havas rajton uzi tiajn esprimojn.


Titolvorto

Priskribo

Alia esprimo, MALLONGIGO, 

fakĵargono

A

A-tipa amplif(ik)atoro

Tia amplifatoro, kies elira signalo kopias la formon de la enira signalo. La kurento fluas dum la tuta periodo. Plejofte estas uzata por amplifiloj sonfrekvencaj. Ĝia rendimento estas malgranda.

 

 

AB-tipa amplif(ik)atoro

Tia amplifatoro, kies elira kurento fluas dum pli ol duona tempo de periodo, tial la formofiereco ne estas preciza. Ĝi ne ŝarĝas la antaŭan blokon (ŝtupon) kaj ties rendimento estas malgranda.

 

 

absorba ondomezurilo

Ilo por mezuri la radiofrekvencojn, kiu konsistas el bobeno kaj kondensilo, havanta kuplon lozan kun la mezurenda oscikvito.

 

 

absorbo

Estas tiu fizika fenomeno, kiam la energio (en elektro ekz. la kurento) transformiĝas al alia energio. Ekzemple la radioj, en la jonosfero parte, kliniĝas, parte absorbiĝas kaj  transformiĝas al varmo.

 

 

adapta ŝtupo

Cirkvitero alĝustiga.

 

 

adapta peco

Peco por konekti antenon al la antenokablo.

 

 

adapta transformilo

Alĝustigas impedancon al  la eniro aŭ eliro de cirkvito. 

 

baluno

adaptilo

Konsistero, kiu alĝustigas unu al la alia du cirkvitajn ŝtupojn.

 

 

adaptoro

Helpilo kupli  du diverssistemajn aparatojn.

 

 

adicia cirkvito

Tiu cirkvito diĝita, kiu adicias la duumajn (binarajn) impulsojn seriajn aŭ paralelajn signal-kombinojn.

 

adicilo

adicitoro

Tiu cirkvito per operacia amplifatoro, kiu adicias tiujn tensiojn, kiuj estas konektitaj al ties enirejoj.  La elira tensio de la cirkvito adicitoro, lineare proporcias kun la algebra sumo de tiuj tensioj, kiuj estas ĉe la (ajn-nombraj) enirejoj.

 

 

admitanco

Grandeco egala al kvociento de la intenso de kurento trafluanta cirkviton per la interklema tensio (= inverso de la impedanco), simbolo: Y. Y = G +jB.    [simenso]

 

 

aerbreĉo

Tiu spaco, kiu estas en nekontinua ferkerno, por malgrandigi la induktan valoron aŭ la kuplon inter du bobenoj.

 

aerofendo

aerkerno

Senferkerno. Bobeno  ne havas ferkernon.

 

 

agord(ad)o

Tiu agado, per kiu oni variigas la valoron de konsistero, determinanta la funkcioreĝimon.

 

akomodo

agordbobeno

Tiu bobeno, kies indukton variige oni povas ŝanĝi la resonan frekvencon de la oscila cirkvito.

 

 

agordilo

(PV: Ilo por agordi instrumenton.)

 

 

akcela anodo

Tiu elektrodo en elektronika tubo, kiu akceligas la movon de la flugantaj elektronoj.

 

 

akcela relajso

Tiu relajso, kiu po paŝo altigas la bornotension de eletra motoro (ekz.  en lokomotivo).

 

 

akcelita kontaktilo

Speciala kontaktilo, kies mekanika konstrukcio certigas pli rapidan transŝalton, ol tiu de la normalaj kontaktiloj.

 

 

akceptoro

Fremda atomo, eniĝinta en duonkonduktanton, kiu akceptas la alvenantajn elektronojn, tiel havas gravan rolon por la kreado de kondukto.

 

 

akomodo

Kiam oni serĉas radioelsendon en la radioaparato, tiu akomodas (ĝustigas) la ricevilon al la frekvenco portanta de sendatoro. La homoj simile agadas kiam serĉas televidilan dissendon. Teknike oni agordas oscikviton, variige aŭ la kapaciton, aŭ la indukton.

 

 

akordumo

Eco de iu nova sendosistemo en la radio ka TV-tekniko, kiu ebligas la ricevadon de la nova, pli evoluinta tekniko per la malnovsistema aparato, memkompreneble per la parametroj de la malnova   sistemo.

Diversaj konsisteroj, aparatoj povas funkcii kune, aŭ tiuj povas anstataŭigi unu la alian.

 

kompatibileco

aktiva filtrilo

Tia filtrilo, kiu enhavas aktivan  (amplifan) konsisteron. Estas uzata plejofte en la sonfrekvencaj cirkvitoj per amplifilo  analoga integrita cirkvito (IC).

 

 

aktiva kontaktilo

Tiu kontaktilo de relajso, kiu en la vico de kontaktiloj en cirkvito, apartenantaj al diversaj aliaj relajsoj, laste fermas    unue malfermas  la cirkviton.

 

 

akuero

Unu akumulatorĉelo.

 

 

akumulilo

Tiu kurentofonto, en kiu  estas konservita (ŝargita) elektroenergio en kemia formo.

(PV: Aparato por amasigi provizon de elektro kaj ĝin redoni laŭvole.)

 

akumulatoro

akuo

akustika lenso

En kapaŭskultilo fokusigas la sonon al decida punkto.

 

 

akustika rekuplo

Se de la elirejo de amplifilo estiĝas pozitiva rekuplado al sia enirejo, la amplifilo ekscitiĝas. Rekuplo povas esti ne nur elektre, sed akustike de la laŭtparolilo al la mikrofono. Ĉi tiu fenomeno povas okazi inter radia dissendilo kaj ricevilo.

 

 

akuŝargilo

Cirkvito, per kiu oni povas ŝargi (kolekti) elektran energion en akumulilo.

 

 

akvoelektrolizo

Elektrokemia procezo, per kiu oni povas disiigo la akvon al hidrogeno kaj oksigeno.

 

 

alterna kurento

Oni parolas pri alterna kurento, kiam la ŝargoportantoj movas alterne al ambaŭ direktoj.

(PV:  Kurento karakterizata per rapida sinsekvo de pozitivaj kaj negativaj alternancoj, dum kiuj la kurento trafluas tien kaj reen.)

 

ambaŭdirekta kurento

alternanco

Duonperiodo de iu regule sinsekva alterna signalo.

(PV: Duonperiodo de alterna fenomeno.)

 

 

alternatoro

Mekanika kurentofonto, produktanta alternan kurenton.

 

 

alterna tensio

Tiu tensio, kiun la fluanta kurento alterna estigas sur la  rezistanco de cirkvito. Tiu tensio, kiun la rotacia kurentofonto (generatoro) polusŝanĝe generas.

 

 

alternkurenta rezistanco

Tiu rezistanco, kiun montras la konsistero nur kontraŭ alterna kurento. La alterna rezistanco estas nomata simple  reaktanco, kiu povas esti, kaj kapacita, kaj indukta. La reaktanco dependas de la frekvenco.

 

reaktanco

altfidela

Kvalite preciza. La funkciado de cirkvito/aparato estas tre stabila, tenante la difinitajn valorojn.

 

 

altfrekvenco

Tiuj frekvencoj, kiuj apartenas al intervalo, kiu estas post la  105Hz (pli grandaj ol la ultrasonfrekvencoj). El radiodissenda vidpunkto altfrekvenco estas tiuj inter la 3 – 30 MHz.  Grava propreco de tiuj frekvencoj, ke respeguliĝas de sur la jonosfero.

 

 

altirdaŭro

Tiu tempo, kiu estas bezonata por funkciigi relajson el bazo ĝis ekscita (firmtena) pozicio.

 

 

altpasa filtrilo

Tiu filtrilo, kiu traigas signalojn nur super decida frekvenco. La malpli altajn frekvencojn tio amortizas forte, do ne traigas. Konsistas el kondensilo(j) kaj bobeno(j), eble tio havas ankaŭ rezistilo(j)n.

 

 

amatoro

Ulo, kiu faras radiodissend-ricevon ŝatokupe.

 

radioamatoro

amortizi

Mildigi elektran signalon. Estas kontraŭefiko al la amplifo. Ĝia mezurunuo estas la decibelo (dB). 

(PV:  Malpligrandigi la sinsekvajn oscilojn de vibrado.)

 

 

amortizilo

Konsisteraro el pasivaj elementoj por mildigi ekz.   la sentivecon de mezuriloj, por eviti la generon de riceviloj kaj amplifatoroj. Plejofte estas farita el rezistiloj, atente pri la enira kaj elira impedancoj.

 

 

ampermetro

Instrumento, per kiu oni povas mezuri la intensonivelon de la kurento.  (PV:  Aparato por mezuri la intensecon de kurento.)

 

ampermezurilo

ampero

Baza mezurunuo de la kurent-intenso en la internacia sistemo de mezurunuoj (SI); simb.: A. Difino: Unu ampero estas la kurento kiu produktas magnetan forton de 2x10-7 N metre inter du paralelaj senfinaj konduktantoj de neglektebla kversekcio je distanco de unu metro.

(PV: Mezurunuo de intenseco de elektra fluo:  unu ampero estas la intenseco de fluo, kiu transportas unu kulombon dum unu sekundo.)

 

 

ampervolvo

Grava dateno de relajso, kiu esprimas la bezonan kurentointenson po volvo, por ekfunkciigi aŭ malfunkciigi tiun. La minimuma valoro estas tiu kurentointenso, kiu estas minumume bezonata por la ekfunkciigo, kaj la maksimuma valoro esta tiu kurentointenso, ĝis kiom devas malintensigi la kurenton por la malfunkciigo de relajso.

 

 

amplif(ik)ad regulilo

Plej ofte uzata estas la reostato.

 

 

amplif(ik)a koeficiento

Propreco de aktiva konsistero, kiu determinas la kapablecon por amplifi elektrajn signalojn.

 

betao

amplif(ik)atoro

Cirkvito, kiu havas aktiva(j)n konsistero(j)n por pligrandigi amplitudon de tensio aŭ kurento. 

(PV: Aparato por pligrandigi la amplitudon de elektraj osciloj kaj kiujn oni ĝenerale ricevas kun tre malforta intenseco:

ekzistas altfrekvencaj, malaltfrekvencaj, magnetaj, rezistancaj kaj transformatoraj amplifikatoroj.)

 

 

amplif(ik)i

(PV:  Plifortigi elektrajn oscilojn.)

 

 

amplif(ik)o

Efiko, per kiu oni grandigas la intenson de la tensio aŭ kurento.

 

 

amplifilo

Aktiva konsistero, kiu havas proprecon amplifan. Ekz.  la transistoro, la plej multaj elektronikaj tuboj.

 

 

amplitudo

Maksimuma valoro mezurata inter la du polusoj de la alterna kurento aŭ tensio. (PV:  Maksimuma valoro de unu alterna grando ĉe ĉiu alternanco.)

 

 

amplitudo-modulado

Tiu proceso, per kiu oni variigas la amplitudograndecon de elektra signalo. Estas uzate ĉe la radiodisendado.

 

 

ampolo

Lumigilo, en kiu estas bruligata metalfadeno (filamento). Tiun konsisteron inventis  T.A. Edison. 

(PV: Elektra lampo.)

 

 

analoga

La diversajn karakterizojn daŭre detekta aŭ variiga maniero. Daŭre variiĝa signalo. Ĝia inverso estas la diĝita, kiu reprezentas konkretajn numerojn.

(PV:  Simila, laŭ kelkaj rilatoj, al alia afero de malsama speco; parte simila: la flugiloj de vesperto estas organo analoga, sed ne simila, je la flugiloj de birdo.)

 

 

analog-diĝita transformilo

El analoga signalo faras diĝitan signalon. La eniran signalon la AD transformilo modelas po tempe kaj ties grandecon reprezentas per numeroj.

 

AD transformilo

analoga amplifilo

Cirkvito, kiu povas amplifi analogajn elektrajn signalojn.

 

 

analoga cirkvito

Tiu cirkvito, kiu prilaboras daŭre ŝanĝantajn elektrajn signalojn. Kontraŭa maniero estas la diĝita elektroniko.

 

 

anjono

Jono kun negativa ŝargo.

 

 

angula levumilo

Mekanika parto de relajso, sur kio baskulas la vekto, tiel movige la kontaktilojn.

 

 

ankro

Relajsa konsistero mekanika, kiu movas al la ferkerno dum la ekscito pro la magneta kampoforto. Al ĉi tiu konsistero estas ligitaj la kontaktiloj movantaj.

 

 

anodo

Pozitiva elektrodo de la elektraj konsisteroj.

(PV: Pozitiva elektrodo de pilo.)

 

 

anstataŭiga cirkvito

Estas kapabla modeligi (imiti) la funkciadon de la praktika cirkvito.

 

modelcorkvito, provcirkvito

modelo

antaŭsigo

(+), (–)

 

Diru: (+)  plus

          (–) minus

antenbobeno

Bobeno, kiu apartenas al tiu resonilo, kiun oni agorde povas akomodi la altfrekvencan cirkviton al la ĝusta frekvenco, apartenanta al la sendata aŭ ricevata ondolongo.

 

 

antengajn(ec)o

Kvociento de la disradiita kaj la enkondukita puvumoj.

 

 

antenkurento

Tiu kurento, kiu fluas de la finamplifatoro al la anteno.

 

 

anteno

Kondukto por disradiadi aŭ kaptadi la elektromagnetajn ondojn. Estas uzata ekz.  ĉe la radia, televidila kaj  poŝtelefona tekniko.

(PV:  Konduko, plej ofte el drato, por disradiadi la ondojn de radioelektra sendstacio aŭ por kapti la ondojn de aliaj radiostacioj.)

 

 

antenoalĝustigo

Anteno tiam funkcias en harmonio kun la nutrokablo, se la sistemo estas en resonado. Tiun oni povas atingi tiel, ke la reaktancon forigas ĉe la konektopunkto. Se la reaktanco estas indukta, tiam oni konektas  kondensilon sur la nutrokablon, kaj se tiu estas kapacita, tiam estas enmuntita  bobeno serie kun la kablo. En resono restas nur la radia rezistanco, kiu ne certe egalas kun tiu de la nutrokablo, tial devas uzi transformilon por eviti la starantajn ondojn.

 

 

antenoimpedanco

Ĉiu anteno ĉe la konekta punkto havas impedancon dependantan de la frekvenco. Tiu impedanco konsistas el du partoj:   el radia rezistanco kaj el kapacita aŭ indukta reaktancio. La anteno tiam resonas, se la reaktanco estas nulo kaj la impedanco egalas kun la radia rezistanco.

 

 

antenopolarigo

La polarigon de anteno determinas la fortolinioj de la elektromagnetaj ondoj. La polarigo povas esti lineara, aŭ rondforma. La lineara povas esti plejofte vertikala, aŭ horizontala. Sed estas konata la interpolara, kiu estas inter la vertikala kaj la horizontala polaroj. Grava estas la polarigo (direkto) de la disradiilo (anteno), ĉar la fortokampo paralelas kun tio. Do. la vertikala anteno estas vertikale polarigita, la horizontala drat-, aŭ stango-anteno estas horizontale polarigita. La inversa polarigado inter la sendilo kaj la ricevilo povas okazigi  30 dB amortizon (gajnoperdon). Ankaŭ la disvastiĝo dependas de la polarigo. La vertikale polarigita anteno estas pliefika por la ondoj surfacaj, kaj la horizontale estas pli efika por la spacondoj.

 

 

anteno-terkonekto

Estas antenoj, kiuj povas funkcii nur kun terkonekto bonkvalita. Estas aliaj por kies funkciado ne estas bezonata. Ĝenerale por la simetriaj antenoj oni ne uzas terkonekton. La bonkvalita terkonekto por rekta kurento ne estas konvena por altfrekvencoj. Ekz.  trolonga terkonektilo ne efikas.

 

 

aparato

Kompleksa cirkvitaro por konkreta celo.

(PV:  Kunaĵo de objektoj aŭ instrumentoj servanta por plenumi ion: telegrafa aparato, aŭtomata disdona aparato.)

 

 

apartiga reljunto

Speciala relligilo, kiu elektre disigas du relcirkvitojn.

 

 

apiko

Esprimas en ecaro, ke kiel intense grandiĝas aŭ malgrandĝas ia karakterizo de elektrosignalo de konsistero.

(PV: /apiki/  Krute vertikala.)

 

 

apogita relajso

Relajsoparo, kiuj estas kunligitaj mekanike. La mekanismo certigas plu la aktivan pozicion po relajso alterne post la elŝalto de kurento.

 

 

aretacio

Kvalito, kiu montras la stabilecon de mekanika konsistero en ripoza stato. Ekz. kontaktilo de ŝaltilo, relajso, senzoro ktp.

 

 

arbocirkvito

Cirkvitoreto konsistanta el konektiloj de relajsoj. Tiu cirkvito havas unu enirejon kaj plurajn elirejojn. La tuta cirkvito enhavanta  „n” relajson povas havi 2n elirejon. El inter la elirejoj ĉiam nur unu povas konektiĝi al la enirejo en difinita relajsofunkcia kombino.

 

 

arko

Daŭra elektra sparko, ekz.  ĉe veldado inter la elektrodo kaj la veldata objekto.

(PV:  Luma arko formiĝanta inter du apartigitaj karbaj polusoj.)

 

 

armaturo

Tiu bobeno de la generatoro, kiu donas elektran energion, en ku indukiĝas tensio.

(PV: Fera peco, kiu fermas la magnetan cirkviton.)

 

induktato

ASCII

American Standard Code for Information Interchange, t.e. «Usona norma kodo por informinterŝanĝo»): sepbita kodo por prezenti tekstajn datumojn, oficialigita en 1963, disponebla en la pliopo de la nunaj komputiloj.

 

askio

atomo

Plej malgranda materiero, ne videbla per okuloj sen helpilo. La atomo konsistanta el kerno ĉirkaŭata de elektronoj. Mem la kerno konsistas el protonoj kaj neŭtronoj.

(PV:  Plej malgrandega materio konsistanta el  pluraj elektronoj turniĝanzaj ĉirkaŭ unu protono.)

 

 

aŭskultilo

Eta laŭtparolilo, kies sonon oni povas aŭdi nur tiun tenate sur la orelo(j).

 

 

aŭtenti(ki)go

Alĝustigo de instrumento por mezuri precizan valoron.

 

 

aŭtomata frekvencoteno

En cirkvito estas aŭtomate agorda tiu konsistero , kiu determinas la frekvencon.

 

AFT

aŭtomata regado de amplif(ik)ado

Cirkvita maniero alĝustigi la amplifadon por la enireja signalintenso. Ĝi estas uzata ĉefe en ricevatoroj pro la ne stabila antenosignalo.

 

ARA

aŭtomato

Maŝino, instalaĵo ktp., kiuj funkcias sen homa manipulado.

(PV:  Aparato, kiu funkcias per mekanismo sen bezono de homa direktado.)

 

 

aŭtotransformilo

Dratŝpara transformilo, en kiu la bobenoj primera kaj  sekundara parte estas sama. Tiu tipa transformilo ne certigas disigon galvanan inter la primera kaj la sekundara cirkvitoflankoj.

 

ŝpartransformilo

 

 

 

 

 

 

B

bakelito

Artefarita materio, izolanta substanco, konsistanta ĉefe el karbolo kaj formolo, tre ofte uzata en la elektrotekniko.

(PV:  Izolanta substanco konsistanta ĉefe el karbolo kaj formolo, tre ofte uzata en elektro kaj radio.)

 

 

bakelitplato

Platforma objekto el bakelito.

 

 

bakvard-diodo

Speciala tuneldiodo, en kiu la tn.  „Esaki-kurento” estas tiom malintensa, ke ĝia karakterizo ne havas malsupreniĝan parton. Pro tio en la malfermdirekta reĝimo ĝis iom da tensionivelo ne fluas kurento. Sed en malfermdirekta reĝimo pro la zener-efiko jam tre malaltaj tensioj povas flui tre intensa kurento. Tial la bakvard-diodo havas inversan karakterizon rilate al la normaldiodo.

 

inversa diodo

balanc-modulatoro

Simila estas al la ring-modulatoro, sed ĉi tie oni povas reguli, fari balancon per reostato, la frekvencon de la elira signalo ĉu tio estu la  sumo aŭ la diferenco de la eniraj frekvencoj.

 

 

balun-tranformatoro

Larĝbenda,  impedanca kaj simetriatransformilo. Koeficiento de la impedanco-transformado estas  4 : 1.

 

baluno

bananŝtopilo

Kontaktilo sur la fino de mezurilfadeno.

 

ŝtopilo

barbobeno

Limitas la intenson de la frekvencohavaj kaj impulsoformaj kurentoj. Kontraŭ la rekta kurento ĝi havas malgrandan, oman reziston. Estas fabrikata por sonfrekvencaj kaj por radiofrekvencaj alternaj kurentoj. Por radiofrekvenco estas uzata aerkerna bobeno, kaj por la sonfrekvenco ferkernohava. L plej efika por barboneno estas la toroidtipa.

 

 

bartensio

Povas esti minimuma aŭ maksimuma, kiun valoron la tensio ne povas trapasi.

 

stabiligita tensio,

soljlotensio

bartransformilo

Alĝustigas impedancon en  malaltfrekvenca intervalo, samtempe limite la ĵamon de la altfrekvencaj aŭ impulsaj influoj.

 

 

basa tensio

 

 

baskulŝaltilo

Tia ŝaltilo, inter kies pozicioj la transiro okazas abrupte.

 

 

baskultensio

Tiom da  tensiointenso, ĉe kiom la tiristoro, triako, dinistoro, diako enŝaltiĝas.

 

 

baterio

Kurentofonto, havanta pli ol unu piloĉelojn.

(PV: Grupo de elektraj piloj)

 

 

baŭdo

Informtransiga rapideco. La nombro de baŭdo reprezentas la impulsonombron transigan dum unu sekundo.

 

 

baŭdoto

Kodsistemo konsistanta el po kvinaj unuoj. Uzata tio por la telegrafoj.

 

kvinopa kodo

bazfrekvenco

Tiu frekvenco, ĉe kiu cirkvito, oscirkvito, aŭ anteno resonadas. Ties multobligaj frekvencoj estas la superharmonoj. Ĉe pura sinuso estas nur la bazfrekvenco, sed en la praktiko tia ne ekzistas. Pli ol komplika iu signalo, des pli harmonojn tiu havas.

 

 

bazo, bazpunkto

Komuna punkto, al kiu rilatas la diversaj nutro kaj regtensio de cirkvito.

 

 

bendo

Frekvencointervalo

 

frekvencozono

bendobasa filtrilo

Filtrilo, kiu transigas malaltfrekvencajn signalojn.

 

 

bendoetendigo

Larĝigo de la frekvencozono.

 

 

bendolarĝo

Grandeco de la transiga frekvencointervalo.

 

 

bendotrateno

Esprimas tiun bendolarĝecon de signaloj, kiun  elektronika ŝtupo povas transporti sen malaltiĝo de intenso kaj sen distordograndiĝo.

 

 

betao (=h21)

Kurentamplifa koeficiento de transistoro emiterkonektita. Esprimas la proporcion inter la bezkurent-ŝanĝo kaj kolektorkurent-ŝanĝo, dume la kolektortensio estas konstanta.

 

amplif(ik)eco

bezo

Regelektrodo de transistoro.

 

 

biasi

Anticipe ĝustigi la reĝimon de iu  (plej ofte aktiva) elektra elemento, movante ties laborpunkton en sensignala reĝimo.

 

preagordi

biastensio

Konstanta unudirekta tensio, liverata al la rega elektrodo (grido, bezo, giĉeto). Kun ĉi tiu tensio estas agordita la laborpunkto en la sensignala reĝimo.

 

 

bildoregada ŝtupo

Cirkvito en la televidila tekniko, kiu regas rekte la katodon de la kineskopo kaj servas sinkronsignalojn por la defleksigaj ŝtupoj.

 

 

binara

Numersistemo, kiu nur du ciferojn  0  kaj  1  havas.

 

 

bito

La plej malgranda datumelemento en la komputora tekniko.

 

 

bitoko

Datumelementoj, bitserio. La komputoroj unu bitokon uzas kiel unuo. La unuo ĝenerale havas ok bitojn.

 

bajto

blokanta oscilatoro

Estas grava diferenco rilate al la jam konataj indukto-kuplitaj osliatoroj, ke ĉi tipa cirkvito ne oscilas senhalte. Se la  bezcirkvita RC valoro estas granda, tial la boneca faktoro estas malgranda, tiel povas okazi, ke la cirkvito start-stop funkcias periode. En ekstrema kondiĉo, plumalgrandige la bonecan faktoron, povas okazi tiel, ke la oscilatoro ekscitas nur dum unu impulso. Poste ĝia ekscito haltas. Ĉi tipa oscilatoro estas uzata plejofte en la TV tekniko kaj ĉe la komputilmonitoroj.

 

 

bloko

Funkcia unuo.

 

modulo

blokskemo

Nedetala cirkvita skemo. Estas uzata nur por klarigi la globalan funkciadon. Ĉi tiu desegnaĵo ne montras la unuopajn konsisterojn.

 

blokfiguro

bobenkadro

El izolanta plato fabrikita kadro, kiu kuntenas la bobenon.

 

bobentenilo

bobenkorpo

Mem la bobeno, sen kadro.

 

 

bobeno

Survolvita drato, kiu povas esti memtenanta aŭ enkadra.

(PV:  Speciala aranĝo konsistanta el cilindro ĉirkaŭvolvita per elektra fadeno.)

 

induktilo

boneca faktoro

Numero, kiu montras la kvaliton de cirkvito.

 

 

borno

Konektopunktoj por nutri cirkviton.

 

 

bornotensio

Tiu tensio, kiu estas mezurebla ĉe la konektopuntoj de la nutroeniro de cirkvito.

 

 

bremsogrido

Speciala grido en elektronika tubo, kiu limitas la movon de la elektronoj.

 

 

bronzfrotilo

Speciala kontaktilo en motoro aŭ en generatoro certigi konekton al la rotoro.

 

 

bruo

Tiu signalo ĵama, kiu ĉeestas apud la utila signalo.

(PV: Aro de konfuzaj sonoj.)

 

 

bruogeneratoro

Elektronika aparato, servanta signalojn por mezurado.

 

 

bruoreduktilo

Tia cirkvito, kiu malgrandigas la bruosignalon.

 

 

bruotensio

Tiu alterna tensio, kiu estas mezurebla apud la unudirekta tensio. Tiu alterna tensio estas superponata sur la unudirekta tensio.

 

 

B-tipa amplifatoro

Tia amplifatoro, kies elira kurento fluas nur dum duona periodo, tial la signalo estas grave distorda.

 

 

bufroŝtupo

Interŝtupo, kiu mildigas la kontraŭefikon inter la antaŭa kaj la sekva ŝtupoj. Servas ekz.  la impedanco-adaptadon.

 

bufro

burst-signalo

Uzata en la TV tekniko kolora ĉe la NTSC  kaj  PAL  sistemoj.

kolorreganta signalo

 

 

 

 

 

 

C

C-tipa amplifatoro

Tia amplifatoro, kies enira kurentointenso estas pli malalta ol la duono de la maksimuma amplitudo. Tial ĉi tipa amplifatoro havas tre grandan distordon. Por linera amplifado ĝi ne estas konvena, sed ties avantaĝo estas la bona rendimento.

 

 

ciferdisko

Sur la malnovtipaj telefonoj tiu disko, kiun turnige oni povas fari telefonvokon.

 

 

cifereca indikatoro

Tia tipa indikilo, kiu kun ciferoj montras la indikendan nombron.

 

ciferindikilo

cirkvita panelo

Tiu panelo, kiu estas farita el kuprokovrita bakelitplato.

 

panelo

cirkvita skemo

Desegnaĵo pri la cirkvito, montrante la konsisterojn kun ĝiaj kunligoj.

 

skemo

cirkvitbreĉilo

Konsistero, kiun povas trarompi supertensio, tiel ŝunte defendas la aparatojn kontraŭ difektiĝo aŭ/kaj elektrokutiĝo.

 

sparkobreĉo

cirkvito

Aro de interkonektitaj elektronikaj konsisteroj, tra kiuj fluas elektra kurento pro la alkonektita tensio.

(PV:  La tuto de konduktiloj, aparatoj kaj maŝinoj, tra  kiuj trafluas la elektra kurento. )

 

 

 

 

 

 

 

 

Ĉ

ĉasio

Panelo, sur kiu oni lokumas la konsisterojn kaj konstruelementojn de cirkvito.

 

muntopanelo

ĉelotensio

Bornotensio de unu akumulatorĉelo. Tiu tensio havas valoron nominalan ĉe acidaj akumulatoroj 2V.  Ĝia   minimuma valoro estas 1,83V kaj la maksimuma valoro estas 2,7V. Tiu tensiovaloro, kiam komenciĝas gaseliĝo estas 2,4V.

 

 

 

 

 

 

 

 

D

D/A  konvertilo

Diĝita / Analoga  konvertilo estas tia cirkvito, kiu transformas la signalojn diĝitajn al signaloj analogaj.

 

 

darlington-konekto

Amplif(ik)atoro per du kunkonektitaj transistoroj. La enira signalo estas konektita al la bezo de unua transistoro, kies emitero rekte konektiĝas al la bezo de dua transistoro. La kolektoroj estas kunkonektitaj. La suma amplifeco estas la multobla amplifeco de la du transistoroj.

 

 

debranĉo

Tiu punkto de cirkvito al, kiu  aŭ de kiŭ la kurento povas flui pli ol unu direkto.

 

elbranĉo

nodo

decibelo

Mezurunuo, kiu esprimas la proporcion inter la enira kaj elira kurento, tensio aŭ povumo, rilate al decida frekvenco. Tiu esprimas ekz.  la amortizon. La baza mezuruno estas la  belo” (Bell), sed tio estas tro granda valoro, tial estas uzata ties dekono, nomata decibelo.

 

 

defaldaŭro

Tiu tempo, dum kiu la relajso el aktiva pozicio transiras al trankvila (baza) pozicio.

 

 

defazigo

Se du alternaj signaloj ne estas en ĝusta koincido. Ĝiaj diferenco povas atingi la duonperiodon. Se la defazigo estas ĝuste duonperioda la signaloj estas en kontraŭa fazo.

 

 

defazigilo

Cirkvito, kiu modifas la fazon de la enira signalo.

 

 

deforiga kapeto

Estas tiu konsistero en magnetofono, per kiu oni povas forigi la informojn desur la rubando.

 

 

defleksiga bobeno

Tiu bobeno sur ikonoskopo, per kiu eblas krei tian elektromagnetan kampon, kiu povas fleksigi la vojon de la elektronoj flugantaj.

 

 

defleksi

Influi la vojon de la flugantaj elektronoj en ikonoskopo.

 

 

degeneritaj osciloj

Oscilo, kies intenso daŭre amortiziĝas.

 

dubloj

dekatrono

Speciala elektronfaska tubo por kalkuli impulsojn laŭ la dekuma sistemo.

 

 

dekodilo

La antaŭe koditan signalon rekodas al la originala formo.

 

 

dekremento

(PV: Nombro, kiu karakterizas la amortizon de osciloj.)

 

 

deltoforma konekto,

Δ-konekto

Alkonekta sistemo ĉe la trifaza nutrado. La tri bobenoj estas deltaforme kunmuntitaj.    „Δ”

 

triangula konekto

deltokonekto

delto-modulado

Speciala impulso-modulado, kies esenco estas tio, ke ne la momenta transportenda valoro estu kodita, sed la ŝanĝo rilate al la antaŭa signalero. Ju pli ofta estas la modeligado, des pli preciza estas la ricevata signalo.

 

DM

demodulado

Deigo de la modulo de la radiofrekvenca signalo. La demodula cirkvito dependas de la tipo de modulado.

 

 

depolarizilo

Pozicioŝanĝilo de polareco.

 

 

detektilo

Rektifiga konsistero.

(PV: Aparato por pruvi la ĉeeston de elektraj ondoj: ekzistas diversaj detektiloj: kristala, magneta, valva ktp.)

 

detektoro

devoro

Tiu elektrodo de FET-oj, al kiu movas la ŝargoportantoj.

 

defluilo

diafona

(PV: Trairebla per lumradioj, sed ne travidebla.)

 

 

diafonio

Tiu fenomeno, kiam signalo de iu cirkvito aperas en alia, aparta cirkvito. Ekz.:  en iu stereosistemo la signalo de la unua kanalo aperas ankaŭ an la alia.  Mezurata per decibeloj.

 

 

diagramo

Grafikaĵo pri datenoj.

(PV: Grafiko prezentanta la variojn de algebra funkcio de fizikaj grandoj.)

 

 

diako

La diako estas du dinistoro kontraŭdirekte en paralela konekto (antiparalela cirkvito) en komuna kristalo. Simetria dinistoro.

 

 

diamagneto

Ĉiu materio, kies permeablo (μr) malpli ol 1, estas diamagneto.    μr = 1 permeablon havas la vakumo.

Tia materio estas  ekz.  la ligno,  arĝento, parafino  ktp.

 

 

dielektrika konstanto

Materia propraĵo, kiu reprezentas la grandecon de polarizado pro elektra kampo en la izojaĵoj. Tiun numeron, kiu montras la diferencon (malgrandiĝon) kompare al la vakuma fortoefiko, oni nomas dielektrika konstanto, kaj signas per la greka litero ε  (epsilono).  Ĉi tiu dielektrika konstanto konsistas el du partoj: el la dielektrika (absoluta) konstanto de vakumo  (el  ε0 ), kaj el la relativ-dielektrika konstanto εr, kiu konstanto montras la diferencon kompare al la vakuma absolut-dielektrika konstanto.

ε  = ε0  · εr

 

La  ε0   havas konkretan kvanton  ε0 = 8,86 · 10-12  As/Vm

 

permitivo

dielektra konstanto

dielektrika perdo

Estas izolantaj materioj, kiuj en elektra kampo varmiĝas pro la perdoj, kaj estas aliaj kiuj ne. La dielektrika perdo ĝenerale intensiĝas pro la frekvencoaltiĝo, sed ekzistas ekscepto,  ekz.  „nylon” (nejlo)

 

dielektra perdo

dielektrika rezistanco

Rezistanco de la izolaĵo.

 

dielektra rezistanco

dielektrika stabileco

Propreco de izolaĵo, montrante tion, kiom altan tension kapablas elteni sen trarompo.

 

dielektra stabileco

dielektrika trarompo

Se sur la dielektriko estas konektita pli granda tensio ol, kiun ĝi povas elteni, tiam la izolanta materio komencas kondukti, trarompiĝas.  La trarompa tensio estas  kV nivela. La trarompo difektigas la solidajn materiojn.

 

dielektra trarompo

dielektriko

Elektra izolaĵo por kabloj, kondensiloj, bobenoj. La materio povas esti  papero,   gumo, vitro, plasto  ktp. 

(PV:  Substanco, kiu ne kondukas elektran fluon.)

 

dielektro

diferenciatoro

Diferencia cirkvito per  integrita cirkvito.

 

 

diferenceca amplifatoro

Tia cirkvito, kiu amplifas la diferencon de du signaloj. Estas aplikata ofte en integritaj cirkvitoj. Se la du eniraj signaloj havas egalan intenson, tiam la elira signalo estas nulo.

 

 

diferenceca kondensilo

Tia variebla kondensilo, kiu havas du statorojn kaj unu rotoron. Kiam turnige la rotoron la kapacito de unu parto grandiĝas, la alia malgrandiĝas.

 

 

diferenceca regado

Regadmaniero de la diferencecaj amplifatoroj. En ĉi tiu okazo ambaŭ regelektrodojn regas diversaj signaloj rilate al la terpunkto.

 

 

diferencia cirkvito (ŝtupo)

Kvarpoluso, al kies eniro konektita tensiosalto (ortangulo) ĉe la eliro aperas diferencie. Kiam la enira tensio estas enŝaltita la elira tensio tuj atingas sian maksimuman valoron, sed poste laŭ la tempokonstanto logaritme malgrandiĝas.

 

 

difuza kurento

En la praktiko la duonkonduktaj materioj ne estas homogenaj. Vere la malpurigaĵo estas malhomogena, tial la plimovkapablaj negativaj ŝargoportantoj faras movon ne hazardan, sed plenigas la terenon egalmezure. Tiun movecon de la j, kiun estigas la diversa malpuraĵ-koncentriteco, oni nomas difuza kurento.

 

 

difuza tensio

La ŝargoj, ĉe ambaŭ flankoj de junto, estigas  potencialmuron. Pro la potencialmuro la dominaj ŝargoportantoj jam ne povas plu difuzi. Inter la du finoj de la kristalo estiĝas potencialdiferenco, do tensio, kiun tension oni nomas difuza tensio (Udif).     La difuza tensio de la siliciobazaj transistoroj estas  0,6 – 0,7 V, kaj ĉe la germaniobazaj estas 0,2 – 0,4 V.

 

 

difuzo

Fenomeno en kiu gaso, lumo, varmo disiĝas al ĉiuj direktoj.

 

 

diĝita

Konsistanta el diskretaj parametro-valoroj. Difinas tiajn kvantojn, kiuj havas decidajn valorojn dum siaj ŝanĝoj sen daŭreco.

 

 

diĝita cirkvito

Ĉiu cirkvito, kiu funkcias laŭ la diĝita maniero;  ekz.  multivibratoroj, logik-elementoj  ktp.

 

logika cirkvito

diĝita indikilo

Indikilo, kiu kun ciferoj montras la indikatajn valorojn.

 

 

dinamika agordo

Ekz.  ĉe nutrilo estas grava la tensioagordo. Se tiu agordo reagas kontraŭ rapidaj ŝanĝoj, tiam ni povas diri, ke la dinamika agordo estas bona. La manko de la dinamika agordo povas okazigi difekton en la nutrata cirkvito.

 

 

dinamika karakterizo

La ĝeneralaj ecaroj ĉe unudirektaj kurentoj montras la karakterizojn de la aktivaj konsisteroj (elektronikaj tuboj, transistoroj). Ĉe alternaj kurentoj estas gravaj diferencoj, tial oni komencis uzi ankaŭ la dinamikecajn karakterizojn, kiuj estas pli kapablaj montri la dumfunkciadajn situojn.

 

 

dinamika laŭtparolilo

Estas tia ilo, kiu la alternan kurenton transformas al sonvibrado. La kurento trafluas bobeneton, metita tio en konstantan magnetan kampon. Sur la bobeneton estas kuplita membrano, kiu movigas la aeron.

 

 

dinamika mikrofono

La sonvibrado movigas la membranon, kio movigas  bobenon en konstanta magneta kampo, tiel induke tension.

 

 

dinamikeca zono

Ĉe ricevatoroj kaj amplifatoroj estas tiu intervalo de sonforto, en kiu la sono ankoraŭ estas sendistorda.

 

 

dinamo

Tiu elektromekanika kurentofonto rotacia, kiu eluzas la efikon dinamo, dum la transformado de la mekanika energio al elektra energio.

(PV:  Maŝino de rotacia indukto, kiu aliformigas mekanikan energion elektran.)

 

 

dinamotoro

(PV: Elektra maŝino, kiu povas funkcii samtempe kiel motoro kaj kiel generatoro por kontinua fluo.)

 

 

dinistoro

Kvartavola diodo, havante  „pnpn” strukturon. Ĉe malalta tensio tre malintensa kurento fluas, do la diodo estas fermata. Altige la tension, ĉe decida tensionivelo okazos la zenera fenomeno, en la meza junto. Ĉi tiun tensionivelon oni nomas baskultensio (UB).

 

binistoro

dioda brulimitilo

Estas tia ilo, per kiu oni povas limiti  sagnalonivelon inter du ŝtupoj. Plejofte ĝi konsistas el du duonkonduktaj diodoj, konektitaj paralele sed inverse. Estas uzeble nur por malintensaj signaloj, ĉar la diodoj  ekz.  siliciaj limitas la nivelon en  0,6V. Pli grandaj signaloj tiel estus havantaj  distordojn.

 

 

dioda miksilo

Ĉi tipa cirkvito eluzas la nelinearan karakterizon de la diodo, por miksi du signalojn, havantaj tiuj diversajn frekvencojn. Post la miksado eliras la suma kaj la diferenca  frekvenco de la du miksitaj signaloj. La dioda miksilo ne amplifas, eĉ okazigas iometan perdon. Ĝia avantaĝo, ke estas aplikebla ankaŭ por mikroondoj.

 

 

diodokapacito

Ĉe duonkonduktanta diodo kiam ĝuste ne konduktas kurenton, aperas kapacito inter ĝiaj elektrodoj. Ĉi tiun kapaciton oni devas kalkuli en altfrekvencaj cirkvitoj. En alie, ĝuste ĉi tiu propreco de diodoj estas eluzataj, kiam kun la ŝanĝo de tensionivelo estas variata la kapacito.  (Vidu ĉe la varikapo)

 

 

diodo

Rektifigilo, kiu povas esti elektronika tubo (valvo), aŭ duonkondukta rektifigilo.

(PV:  Duelektroda lampo.)

 

 

diodohava detektilo

Diodo en radiofrekvenca cirkvito, kiu nur duonperiodon traigas. La tegoondo estas sonfrekvenca signalo.

 

 

dipleksa

 (PV:  (pri sendaparato).  Povanta efektivigi samtempe du malsamajn sendojn sur du malsamaj ondolongoj.)

 

dupleksa

dipolanteno

Simetria anteno, ĉe kies du eliraj kontektopunktoj la ricevitaj signaloj ĉiam aperas en kontraŭa polareco.

 

 

dipolo

Antenoparto de la duon-ondolonga (duononda) anteno. Sur kiun estas konektata la antena kablo.

 

 

direktilo  (ĉe anteno)

Elemento de Yagi-tipa anteno, kiu estas lokita al la direkto de la dissendejo.

 

 

disagordita amplifatoro

Ĉi tiu tipa amplifatoro enhavas plurajn agorditajn ŝtupojn, sed tiuj ŝtupoj estas agorditaj ne precize al sama frekvenco. La frekvencoj estas kaj malalte kaj pli alte rilate al la difinita mezfrekvenco. La ŝtupoj ne nur rilate al la agorditaj frekvencoj diferencas, sed ankaŭ en la bendolarĝeco.

 

 

disbranĉa konekto

Nodo, el kiu estas elkondukataj la kurento al pluraj direkto.

 

 

disiga kondensilo

Kondensilo, kiu havas funkcion por bari la unudirektan kurenton. La alternan kurenton la kondensilo traigas.

 

 

disiga transformilo

Tiu transformilo, kiu certigas  senmetalan kontakton inter la kurentoretoreto kaj la konsumilo.

 

protekta transformilo

disipado

Transformiĝo de elektra energio al termoenergio en konsisteroj. Ĝi estas malutila fenomeno.

 

 

disipebla povumo

Tiu maksimuma povumo, kiun la cirkvito povas elteni sen difekto.

 

 

diskokanelo

Sur la bakelita sondisko trovebla kanelo, kiu portas la soninformojn. Ĝia zig-zago per transformila pinglo donas tian elektran informon, kies ondoformo kongruas kun la sonondo. Tiun elektran ondosignalon amplife oni povas aŭskulti.

 

 

diskriminatoro

Ĝustigebla cirkvito por akcepti aŭ malakcepti signalojn laŭ iliaj frekvenco. Ĝi diskriminacias   la  ricevitajn signalojn. Demodulatortipo en la frekvenco-modulita dissendo.

 

diskriminilo,

frekvencodistingilo

dispenso

Liberigo de eksteraj, neintencaj efikoj al iu elemento, cirkvito aŭ ŝtupo.

 

 

dissendi

(PV:  Disaŭdigi parolon, muzikon ks.  per  radiofonio.)

 

 

dissendilo

(PV:  Aparato por dissendi radiofonaĵojn.)

 

 

disŝalti

Malligi kontakton, post kio  ne fluas kurento.

 

 

disŝuta koeficienta

La disŝuta koeficiento esprimas tion, ke el la fortolinioj kiom da parto ne efikas, disŝutiĝas. Oni signas la disŝutan koeficienton  kun la litero  σ (sigmo).

 

 

distordo

(PV:  Aliformiĝo de elektra aŭ magneta kampo sub la influo de alia kampo aŭ de okaza kaŭzo.  Ne ĝusta reprodukto de sono ĉe ricevado en radiotelefonio.)

 

 

diverĝa flukso

Flukso ekster la ferkerno aŭ tiu, kiu ne tuŝas la bobenon kuplantan, tiel ĝi ne transigas magnetan energion.

 

neutila flukso

diverĝa indukto

Ĉiu konduktilo, kablo, eĉ ankaŭ la konsisterpiedoj havas indukton, kiu dependas de ties longeco kaj strukturo. Ekz. pro tio oni devas konekti konsisterojn kun mallonga pideo en altfrekvencan cirkviton.

 

neutila indukto

diverĝa kapacito

Ĉiu konduktilo kaj konsistero havas kapaciton rilate al la alioj. Ĉi tiu kapacito dependas de la grandeco de surfaco kaj distanco. Plej ofte kaj ĉe malaltfrekvencoj ĝi ne okazigas problemon, sed en la altfrekvencaj cirkvitoj devas atenti la lokumon de la konsisteroj.

 

neutila kapacito

dopler-efekto

Sono, aŭ la frekvenco de elektromagneta ondo ŝajnas varia por la observanto, se la fonto de tiuj estas movanta. Se la fonto de signalo proksimiĝas, tiam ŝajnas la frekvenco pli kaj pli altiĝa, kaj kiam malproksimiĝas tio, en tiu okazo la observanto spertas, ke la frekvenco pli kaj pli malaltiĝas.

 

 

drato

Konduktilo, kiu estas kapabla trafluigi kurenton.

(PV: Metalfadeno)

 

 

dratplektaĵo

El multaj dratoj plektita konduktilo.

 

 

dratrezistilo

Rezistilo, kiu estas fabrikita el metalfadeno speciala. La metalfadeno estas volvita sur izolanta tenilo.

 

 

driftkurento

Tiu ŝargomoveco, kiu estiĝas pro (ena aŭ ekstera) elektra kampo, kiun povas okazigi la ŝanĝiĝo de la temperaturo, la  tensiofluktuado, oldiĝo  ktp.

 

 

drifto

Malrapida ŝanĝiĝo (ofte devio de la nula valoro) de iu elira parametro (plej ofte kurento) pro la ŝanĝiĝo de la temperaturo, pro la tensiofluktuado, oldiĝo  ktp.

 

nulpunkto-migrado 

dropo

Propraĵo de transformilo, emfazita en procento. Tio esprimas la diferencon inter la nominala bornotensio primara kaj tiu tensio, kiu estas bezonata fluigi nominalan kurenton primaran, kiam la sekundara flanko estas konektita en kurtcirkvito.

 

 

dufadena bobeno

Tia bobeno, kies volvoj estas preparitaj kun du paralelaj dratoj.

 

bifilara bobeno

dukluza  MOD-FETo

MOD-FETo  havanta  du  regajn enirojn.

 

 

Duobla Balanc-Miksilo

 

DBM

duobla bobeno

Du bobenoj de relajso, kies datenoj elektraj ne egalas.

 

 

duonkondukta relajso

Konstruelemento, konsistanta el duonkonduktiloj, kiu havas tiajn aŭ tre proksimajn proprecojn elektrajn, kiel la magneta relajso.

 

 

duonkonduktanto

Tiaj izolantoj, al kiuj artefarite donante fremdan materion, ricevas kapablecon kondukti kurenton.

 

 

duonkonduktilo

Tiu konsistero, kiu estas fabrikita el duonkondukta materio. Tiaj konsisteroj estas ekz. la transistoroj, tiristoroj, triakoj, integritaj cirkvitoj ktp.

 

 

duonkondukto

Polusdependa kondukto, kies traiga rezistanco dependas de la alkonektita polustipo de la  tensio.

 

 

duon-ondolonga anteno

Estas tia radiilo, kiu havas geometrian mezuron duonan de la ondolongo. Ĝia plej simpla formo estas la dipolo. La ideala longeco estas kalkulebla kun la sekva ekvacio;  150/f , kies rezulto estas en  metro [m], se la frekvenco estas en [MHz]. En la praktiko estas uzata kurtiga koeficiento, ĉar la ondoj malplirapide disiĝas en metalo ol en la aero. La valoro de tiu koeficiento estas  0,95,  se la materio estas kompakta metalo,  kaj  esta  0,9,  se la antenomaterio estas tuboforma.

 

 

duon-ondolonga dipolo

La plej simpla anteno duon-ondolonga.

 

 

dupleksa

Telegrafia, telefona aŭ radia sistemo, kiu ebligas samtempe la sendon kaj la ricevon.

(PV: Rilatanta al sistemo de senfadena aŭ fadena telegrafio aŭ telefonio kaj kiu ebligas al ĉiu stacio efektivigi samtempe la sendon kaj la ricevon de komunikoj.)

 

 

dupleksa reĝimo

Tiu parto de funkciado, kiam la aparato estas uzata samtempe por kaj sendi kaj ricevi.

 

 

dupleksilo

Tia aparato, per kiu eblas funkciigi  send/ricevatoron uzante unu antenon dum sama tempo.

 

 

dupolara

Geometrie dupozicia ondoformo disradiata, kiu rilatas unu al la alia kun ortangulo.

 

 

dupolusa

Havas du elektre diversajn konektopunktojn.

 

dupolu(um)a

dupoluso

Tiujn materiajn korpusklojn, en kiuj estas, kaj pozitivaj, kaj negativaj ŝargoj, oni nomas dupulusoj.

 

Ankaŭ en cirkvito oni diferencas du kaj kvarpolusojn. En cirkvito en tiu okazo oni parolas pri dupoluso, se la konsistero aŭ cirkvitelemento (rezistilo, induktilo, kondensilo, amplifatoro ktp.) per du punktoj / polusoj estas konektita al la cirkvito. Depende de la karakterizo de konsistero aŭ konstru-elemento la dupoluso en cirkvito povas esti lineara aŭ nelineara kaj aktiva aŭ pasiva.

 

dipoluso

duradia osciloskopo

Estas kapabla mezuri kaj aperigi du apartajn signalojn. Tiel eblas facile kompari la du signalojn.

 

 

dustata vibratoro

Tia vibratoro, kiu havas du stabilajn statojn.

 

 

dutakta rektifigo

Funkcia maniero de cirkvito, kiu rektifigas la alternan kurenton.

 

 

dutakta rektifilo

Cirkvito, kiu faras el alterna kurento unudirektan, fluktuan kurenton. Konsistas el du aŭ kvar diodoj. Por la dudioda tipo estas bezonata tia transformilo, kies sekundara bobeno havas ankaŭ mezkonekton. La kvardioda tipo estas nomata  Graetz (grec) -ponto.

 

 

 

 

 

 

 

 

E

ecargeneratoro

Speciala mezurilo, kiu estas kapabla montri grafike la mezuritajn datenojn de cirkvito.

 

 

ecaro

Karakteriza kurbolinio.

 

 

edison-konektingo

Ŝraŭbe konekta ingo.

 

 

efektiva valoro

Plej ofte uzata valoro reprezenti alternan signalon. La difina bazo de la efektiva valoro estas tiu kontinua kurento, kiu povas produkti tiom da termoenergio, kiel la sinusforma.

Uef. = 0,71 Û

 

 

efika alteco

Tiu alteco de anteno, kiu estas efika por la emanigo.

 

 

efika longeco

Tiu longeco de anteno, kiu estas efika por la emanigo.

 

 

efluvo

La ŝargita kondensilo, akumulatoro sen ŝarĝo perdas sian ŝargon.

 

 

ekarto

Permesata histerezo de la valorintervalo.

 

 

ekfunkciigas

Enŝaltas aparaton, alkonektas nutrotension al cirkvito, kiuj komencas funkcii.

 

 

ekran-krado

En multkolora kineskopo estas uzata pro tio, ke la elektronradio nur la ĝustan kolortavolon ekscitu. Estas uzata  t.n.  ombromasko. Tiu ombromasko en la envica-tuboj oni nomas breĉomasko.

 

ombromasko, breĉomasko

ekrano

Faco de la kineskopo kaj la elektronfaska tubo.

 

 

ekscita kurento

Tiu kurentointenso, kiu estas minimume bezonata por teni en funkcia stato la relajson.

 

 

ekscita stato

Aktiva stato de relajso.

 

ekscitiĝo

ekscitatoro

(PV: Aparato por produkti elektran eksciton  aŭ kurenton de ekscito.)

 

 

eksciti

Igi pli intensan energionivelon. Konekti tension sur relajsobobeno.

 

 

ekscita kontaktilo

Tiu kontaktilo de relajso, kiu tiam fermas la cirkviton, kiam la relajso estas en ekscita stato.

 

 

ekscita kurento

Tiu kurentointenso, kiu estas bezonata minimume por teni relajson en ekscita pozicio.

 

 

ekscita tensio

Tiu tensiograndeco, kiu estas bezonata minimume por fluigi ekscitan kurenton tra la bobeno de relajso.

 

 

ekscito

Influo estigi pli intensan energionivelon.

 

 

ekscitrono

Jontubo (hidrargvapora) kun unu anodo, ekfunkciiga per sparkoarko. Tiu tubo estas kapabla rektifigi kurenton.

 

 

ekstera temperaturo

Temperaturo de medio. Tiu temperaturo, kion oni mezuras ekstere de la kapsulo de konsistero, aŭ ekstere de la ujo (skatolo) de cirkvito.

 

 

ekstrema valoro

Ne ordinara valoro.

 

 

elbranĉo

Tiu punkto de cirkvito, de kie disiĝas al du aŭ pluraj direktoj.

 

debranĉo

elektra

(PV: Produktata de elektro.)

 

 

elektra arko

Pro tre alta tensio povas joniĝi la aero inter la du elektrodoj. En ĉi tiu joniĝanta kanalo la ŝargoportantoj jam povas movi, kiu okazigas lumefekton.

 

 

elektra bremsado

Povas esti uzante fortan elektromagneton, plej ofte por fiksigo de veturilo (tramo).

Alia maniero, kiam la movantan energion la elektra motoro de veturio konsumas kiel generatoro. En ĉi tiu okazo la generatoro estas konektita en kurtcirkvito.

 

 

elektra fajrero

Simila al la elektra arko, sed ĉi tie la nutrilo ne povas teni kontinue la bezonatan tensionivelon, tial la arko estas nur momenta.

 

sparko

elektra hejtado

Por varmigi ĉambron estas uzata elektra energio.

 

 

elektra hejtilo

Tia hejtilo, kiu uzas elektran energion por krei varmon.

 

 

elektra kampo

La elektroŝargoj kreas elektran kampon ĉirkaŭ si mem. La elektra kampo estas fortokampo, kiu signifas tion, ke enmete elektroŝargon en ĉi tiun fortokampon, al la elektroŝargo impresas diversintensaj kaj diversdirektaj fortoj.

 

La  fortokampo reprezentas tiun spacon, en kiu la kampon kreita energio estas efike laborkapabla.

 

 

elektristo

 

Elektroteknikisto -  fakulo, kiu okupiĝas pri la elektrotekniko.

 

elektroteknikisto

elektrizi

Prepari eblecojn per konvena teknikaĵo por uzi la elektran energion.   ekz.  konstrui   tensioreton publikan.

 

elektr(um)i

elektro

Grekdevena vorto el la elektron (sukceno) , kiu esprimas al tiu rilatan fizikan fenomenon kaj praktikan uzadon. Unu el la formoj de la fizika energio, kiu montriĝas per lumaj, varmaj kaj mekanikaj fenomenoj.

(PV: Unu el la formoj de la fizika enrgio, kiu montriĝas per lumaj, varmaj kaj mekanikaj fenomenoj.)

 

 

elektrodinamiko

Parto de la fiziko, kiu pritraktas la fenomenojn de la reciproka efiko de magneta kampo kaj de elektra fluo.

(PV:  Parto de la fiziko, kiu pritraktas la fenomenojn de la reciproka efiko de magneta kampo kaj de elektraj fluoj.)

 

 

elektrodinamismo

(PV:  Aro da fenomenoj kreitaj de la elektraj fluoj.)

 

 

elektrodinamometro

(PV:  Aparato, kiu metita en elektrodinamikan efikon inter du cirkvitoj, servas por mezuri kurenton, tension aŭ alian elektran forton. )

 

 

elektrodo

(PV:  Unu el la kondukantoj, kiun oni mergas en la elektroliza bano: ekzistas du elektrodoj: katodo (negativa) kaj anodo (pozitiva).)

 

 

elektroforo

(PV: Aparato de elektrostatika indukto, kiu servas por produkti malgrandajn ŝargojn de statika elektro.)

 

 

elektroforto

Intenso de elektro.

 

 

elektrokemio

Parto de la kemio, kiu pritraktas la kemiajn efikojn de la  elektro

 

 

elektrokutiĝo

Tuŝante altan tension kurento fluas tra la homa korpo, kiu okazigas kontraŭvivan efikon.

 

elektrovundiĝo

elektrolita disiĝo

La disfalo de kemiaĵoj al jonoj estas la  elektrolita disiĝo. Ĉi tiu impreso fariĝas pro solviĝo aŭ fandiĝo.

 

dissocio

elektrolita kondensilo

Speciala kondensilo, inter kies elektrodoj la izolanta tavolo estas elektrolito. La tiaj kondensiloj povas havi eĉ tre grandan valoron de kapacito.

 

elko

elektrolita tensio

Inter la elektrolito kaj la en tion enmetita materio mezurebla tensio. La elektrolita tensio estas signifa propreco de la materioj. Tiu tensio povas esti aŭ pozitiva aŭ negativa, depende de la materio.  ekz.

1.      Se la pozitvaj metaljonoj iras al la  solvaĵon, tiel en la metalo fariĝas elektronpluso, kaj en la fluaĵo fariĝas elektronmanko. Do, la elektrolito havas  pozitivan, la metalo negativan ŝargon.

 

2.      Se la jonoj el la elektrolito eliĝas sur la metalon, tial la metalo havas pozitivan, la solvaĵo negativan ŝargon.

 

Se oni metas du elektrodojn el diversaj materioj en elektroliton, la elektrolitaj tensioj unuopaj povas adiciĝi.

 

 

elektrolito

(PV: Nomo donata al ĉiu substanco malkomponebla per la elektra fluo.)

 

 

elektrolizi

(PV: Malkomponi substancon per elektra fluo en ĝiajn konsistigajn elementojn aŭ almenaŭ en du aŭ plurajn elemento-grupojn.)

Oni parolas pri elektrolizo, kiam la impreso de kurento la jonoj fariĝas neŭtralaj atomoj en la elektrolito.

 

 

elektromagneta kampo

Tia magneta kampo, kiun kreas kurentofluo.

 

 

elektromagnetismo

(PV: Parto de la elektra scienco, kiu pritraktas la reciprokajn efikojn de kurentoj sur la magnetojn.)

 

 

elektromagneto

Artefarita magneto, konsistanta el fera stango (ferkerno), ĉirkaŭ kiu estas volvita drato kaj kiu magnetiĝas pro la trafluanta kurento.

(PV:  Artefarita magneto, konsistanta el fera stango  ĉirkaŭ kiu estas volvita elektra fadeno kaj kiu magnetiĝas, kiam la kurento trafluas la volvaĵon. )

 

 

elektromekanikisto

Elektronika fakulo, muntisto, reparisto de elektroteknikaj cirkvitoj, aparatoj.

 

mekanisto

elektrometro

(PV: Aparato por mezuri la diferencojn de potencialo.)

 

 

elektromuntisto

Elektra fakulo, muntisto, reparisto de elektraj cirkvitoj, aparatoj.

 

 

elektronelpaso

En ĉabrotemperaturo la elektronoj ne povas elpasi el la metaloj kontraŭ tio, ke tiuj puŝas reciproke unu la alian. La elektronoj havas alian energion la  t.n.  kinetikan energion. Tiu kinetika energio dependas de la temperaturo de la metalo. Elektronoj nur tiam povas elpasi el metalo, se ties temperaturo estas alta.

 

emitiĝo

elektronika tubo

En envelopon preparita elektroteknikaĵo. En la envelopo estas aŭ vakumo aŭ gaso. Laŭ la funkcikapablo  tiuj estas multtipaj de la  rektifigiloj ĝis la diversaj amplifiloj.

 

elektrontubo

tubo

elektronika voltmetro

Tia elektrometro, kiu havas elektronikajn cirkvitojn.

 

 

elektroniko

Tia parto de elektrotekniko, en kiu estas ofte uzataj la duonkonduktaj konsisteroj.

 

 

elektronĵetilo

Elektrodkomplekso en la elektronfaska tubo. Per tiuj elektrodoj estas akceligaj la elektronoj por tiuj grandrapide atingu la ekranon.

 

elektrooptikilo

elektronkanono

elektrono

(PV: Infinitezime malgranda ero de atomo, ŝargita per negativa elektro.)

 La elektrono(j) rondiras ĉirkaŭ la atomkerno.

 

 

elektroskopo

(PV: Instrumento por konstati la elektron kaj difini ĝian pozitivecon aŭ negativecon.)

 

 

elektrosonorilo

Sonkreilo eluzante la elektromagnetan efekton. Elektromagneto movigas „martelon”, kiu martelo dum la movado frapas kloŝon.

 

 

elektrostatiko

(PV: Parto de la fiziko, kiu pritraktas la fenomenojn aŭ la elektrajn ŝargojn, kiuj manifestiĝas per ripoza aŭ statika stato. )

 

elektrosubstacio

Tensioŝanĝa nutrouzino inter la elektro-produktejo kaj la konsuma reto.

 

 

elektroterapio

(PV: Kuracado de malsanecaj afekcioj per elektro.)

 

 

elira impedanco

Kvarpolusa propreco ĉe la eliro, kiu reprezentas kompleksan rezistancon kontraŭ alterna kurento.

 

 

elira kapacito

Ĉe la eliro de kvarpoluso mezurebla aŭ kalkulebla  kapacito. 

 

 

elira transformilo

Transformilo por alĝustigi la eliran impedancon al la ŝarĝilo aŭ konsumilo.

 

 

eliro

Tiu flanko de kvarpoluso, kie estas konsumebla la prilaborita signalo.

 

 

elirpovumo

Apartenas al tiu maksimuma ŝarĝokurento, kun kiu la aparato ne difektiĝas.

 

 

elpasa laboro

Tiu laboro, kiu estas bezonata por elektronoj elpasi el metalo en vakumo. Ĝi Estas karakteriza signifo de metalo.

 

emita laboro

elŝalta enirejo

Al kiu estas konektita la elŝalta signalo.

 

 

elŝalta signalo

Signalo, pro kies efiko cirkvito aŭ parto de cirkvito malfunkciiĝas.

 

 

elŝalta tempo

Tiu bezonata tempo, dum kiu la trafluanta kurento nuliĝas.

 

 

elŝalti

Malfunkciigi cirkviton, aparaton, maŝinon  ktp.

 

 

emaniga diagramo

Montras la radiointenson de la anteno rilate al la direkto.

 

 

emaniga rezistanco

Kalkulebla el la disradiita povumo kaj el la antenkurento.


 

emanigi

Disradiigi elektromagnetajn ondojn.

 

 

emanigilo

Tiu parto de anteno  (YAGI), kiu disradiigas la elektromagnetajn ondojn.

 

 

emanigo

Disradiigo de la elektromagnetaj ondoj.

 

 

emisii

Eligi lumon.

 

 

emitera ripetilo

Tipo de amplifatoro el dupolara transistoro, kies elira signalo ripetas la ŝanĝon de la emitero.

 

 

emitero

Tiu elektrodo de transistoro, el kiu venas la dominaj ŝargoportantoj, emitas elektronojn. Kompare al tiu elektrodo estas mezurata la biastensio de la bezo.

 

 

emiti

Eligi elektronojn.

 

 

eneodo

Elektronika tubo kun sep gridoj. Ĝi estis evoluigita por frekvencomodulilo. Hodiaŭ jam ne estas uzata.

 

 

energia transformado

La energo estas trovebla en diversaj formoj. Se estas bezonata ŝanĝi la energion inter la tipoj, tiam oni parolas pri energiotranformado. La proceso ĉiam havas malpli ol 100%-an rendimenton. La rendimento estas la kvociento de la elira kaj la enira energioj.

 

 

energio

Fizika forto, kapabla je iu laboro. Ĝia unuo estas la JOULE (ĵulo)  [J]. La povumo estas la eluzata energo dum decida tempo -  (J/sekundo), alinome wato [W].

 

 

enira inpedanco

Kvarpolusa propreco ĉe la eniro, kiu reprezentas kompleksan rezistancon kontraŭ alterna kurento.

 

 

enira kapacito

Tiu kapacito, kiu estas mezurebla ĉe la enira flanko de kvarpoluso.

 

 

enira transformilo

Transformilo por alĝustigi impedancon al la eniro de kvarpoluso.

 

 

eniro

Tiu flanko de kvarpoluso, al kiu estas konektita la prilaborenda signalo, aŭ al kiu estas kuplita la eliro de la antaŭa ŝtupo.

 

 

enmetaĵo

Ŝanĝebla parto de la fandgardilo, kies metalfadeno fandiĝas pro la superkurento.

 

 

enŝalta ŝarĝo

Tiu pliintensa ŝarĝo, kiu estiĝas je la enŝalto de cirkvito, kiam la cirkvito enhavas tia(j)n konsistero(j)n, kies rezistanco estas malgranda komence de la kurentofluo. Ekz.  ampolo je la enŝalto havas malgrandan rezistancon, ĉar ties filamento komence ne ardas. Se en cirkvito estas kondensilo, induktilo, tiuj proprecoj simile okazigas enŝaltan pliŝarĝecon.

 

 

enŝalta tempo

Tiu tempo, kiu estas bezonata por atingi la maksimuman intenson de la trafluanta kurento.

 

 

enŝalti

Ekfunkciigi aparaton aŭ cirkviton certigante la fluon de kurento kun la konektado de la nutrotensio.

 

 

envelopo

Tiu parto de la elektronika tubo, kiu ĉirkaŭas la internan parton, kaj en kies interno estas vakuo aŭ gaso. Ĝi estas produktata plejofte el vitro.

 

 

epitaksio

Kreskigitaj tavoloj unu super la alia, en la duonkonduktila fabrikado. Estas uzata  ekz.  ĉe la produktado de transistoroj, kiuj tipoj estas tre kapablaj por altfrekvencaj signaloj.

 

 

eraro

Neĝusta funkciado.

 

perturbo

erarsignalo

Signalo kiu en tiu okazo estiĝas, kiam estas eraro en la funkcio. Ĉi tiu signalo, aŭ automate kompensas la efikon de eraro, aŭ nur simple indikas por la uzanto la ĉeeston de la eraro.

 

 

EREPROM

(Elektre REProgramebla ROM). La uzanto povas forigi la informojn kaj programigi elektronike la memorilon.

 

 

etalono

Aŭtenta mezuro kaj norma ekzemplero  de iu mezurunuo.

Originalo, al kiu estas komparata la pli postaj elementoj, cirkvitoj, aparatoj  ktp.

 

 

eta tensio

Ne pli granda ol  50V.

 

 

 

 

 

 

 

 

F

fado

Fenomeno ĉe tiuj radioondoj, kiuj trairas la jonosferon. La jonosfero influas la disiĝon de la radioondoj, eĉ povas tiujn tute reteni kaj povas ŝanĝi la polarizecon. La fadon okazigas krome ankaŭ la fazdiferenco inter la alventantaj rektaj kaj reflektaj ondoj.

(PV: Fenomeno konsistanta el sinsekvaj plimalfortigoj aŭ plifortigoj de aŭdeblo en radioriceviloj.)

 

 

fandogardilo

Protektilo kontraŭ la superkurento. Ĝia metalfadeno fandiĝas kaj tiel disŝaltas la cirkviton.

 

 

fantombildo

Sur la ekrano aperanta pala bildo apud la normala bildo.

 

 

Faraday-efekto

Tiu fenomeno, kiam la polarizeco de la radioondoj ŝanĝiĝas trairante la jonosferon. Kutimas nomi ĉi tiun fenomenon ankaŭ Faraday-rotacio.

 

 

Faraday-kaĝo

En la kaĝo ne estas elektroŝargo, ĉar la ŝargoj klopodas lokiĝi sur la randon. Tiel la kaĝo estas aplikebla por kontraŭelektra ekranado. Estas uzata tie, kie oni volas fari precizan mezuradon, tiel evite la eksteran influon elektrostatikan al la instrumentoj. Ĉi tiu maniero ne estas efika kontraŭ la magneta kampo.

 

 

Faraday-tezoj

Estas konataj du tezoj.

  1. – En konduktilo movanta en magneta kampo (aŭ staranta konduktilo en movanta magneta kampo) estiĝas kurento, kies intenso proporcias kun la rapideco de movo kaj kun la intenso de magneta kampo.
  2. – En elektrolito la  amaso de la eligita matero proporcias kun la intenso de la trafluanta kureno kaj kun la elektrokemia konstanto de materio.

 

 

farado

Unuo de la kapacito. Se kondensilon la tensio variĝas kun  1V-o dum 1 sekundo kaj estiĝas  1A kurento, tiam la kapacito de kondensilo estas 1F (farado). Ĉi tiu estas tre granda valoro, tial en la praktiko ne estas uzata. En la praktiko estas uzataj unuoj:

[μF] mikrofarado

[nF] nanofarado

[pF] pikofarado

(PV: Praktika mezurunuo de elektrostatika kapacito: farado estas kapacito de elektra kondensatoro, kiu sub tensio de unu volto entenas unu kulombon.)

 

 

faska tetrodo

Tia strukrurohava tetrodo, en kiu tiel densiĝas la elektronoj, atingantaj la anodon, ke tiuj repuŝas la sekundarajn elektronojn.

 

 

fasko

En malgranda sekco amasiĝantaj elektronoj, disradiataj ondoj.

 

 

fazangulo

Montras la fazdiferencon ĉe geometrie reprezentataj signaloj, se tiuj ne estas en sama fazo.

 

 

fazkomparilo

Ecaro por kompari la situon de du signaloj.

 

 

fazkonduktilo

Tiu konduktilo en la publika altensia reto, kiu ne estas terumita. La konduktilo havas potencialdiferencon rilate al la tero kaj al la terumita nulkonduktilo.